Monataj Arĥivoj: Julio 2009
Ĉielarka Kuko

Esperantlingva blogisto kaj fervora biciklo-amanto Kvarko bakis tiun ĉi mojosan ĉielarkan kukon en la pasinta semajnfino.
La kuko vere temas pri du aferoj. Unu estas la fakto ke oni povas fari kukon el kuk-pulvoro sen aldoni ovojn aŭ lakton aŭ buteron aŭ ion ajn. Anstataŭe, oni aldonas nur travideblan sodakv-aĵon. La pli grava afero pri la kuko, tamen, estas ke ĝi estas multkolora. Oni miksas manĝaĵ-kolorigilon duonsolidan [gelatenan?] (ne likvan) en blankan kuk-paston kaj ĝi aspektas tiel. La purpura ne aspektas tiom miriga kiom en fotoj de aliaj homoj, sed la bakita fina produktaĵo aspektis tute bone.
La Aglo Revenas Hejmen

Depost la plej fama vojaĝo iam ajn, alvenis la tempo por iri hejmen. Sekve al pruvadi tion, ke la homaro kapablis iri alimonden, Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin forflugis pere de la Luna Transportilo por renkontiĝi kun Michael Collins en la lun-orbita, Komanda/Serva Transportilo. Fotita de Collins la 21an de Julio 1969, la supreniranta spacoŝipo alproksimiĝas; videblas la Luno sube kaj la Tero iom for, en la distanco.
Via Revata Komputilo

Acer prezentas etan tablo-komputilon kun surpriza esperanto nomo: Acer Aspire Revo.
Malgraŭ sia grando, la komputilo NE estas tia tek-komputilo kun alkroĉitaj klavaro kaj ekrano. Ĝi estas normala, sed malgranda, tablo-komputilo kien oni devas plugi eksterajn aparatojn: klavaron, ekranon, pliajn diskojn… por tia celo ĝi havas konvenajn plugingojn inkluzive de 6 USB-kajoj.
Ĝin nutras procesoro Intel Atom 230 (1,6 GHZ) kaj grafik-karto Nvidia Ion. Laŭrecenze, ĝi tre bone kapablas pri video-ludoj, videumado kaj aliaj potenc-ŝarĝaj taskoj. Krome, ĝi estas silentega. Verŝajne, la preferata operaciuma sistemo pro ĝia merkatumado estos Windows Vista, sed la recenzoj parolas ankaŭ pri versioj kun Ubuntu.
Acer Aspire Revo, ja estas reva komputilo!
Serpento En La Herbo
Ĉu Michael Jackson kopiis la danc-movojn el la 1974-a filmo “Snake in the Grass”, de Bob Fosse? Spektu la videon kaj poste voĉdonu en la komentoj.
(Jes, la filmo temas pri ‘La Eta Princo’).
–
ALDONO: Jen malnova foto de Bob, ĉu influo al MJ?
