Sveda Videoklipo Furoras en Hispanio
Junio 26, 2009 at 1:46 ptm | In Muziko, Televido | 5 CommentsTags: biero, billie the vision, estrella damm, formentera, hispanio, ibiza, mediteraneo, svedio

La nova televida anonco de bierfabrikanto Estrella Damm estas videoklipo el sveda bando “Billie The Vision & The Dancers“. La kerno de la anonco, registrita en la mirinda insulo de Formentera (apud Ibiza), temas pri juneco kaj la spirito de l’ Mediteraneo.
VIDEO: “Summercat“, Billie the Vision [youtube]
RIMARKO: Kiam IJK okazos tie?
http://www.estrelladamm.es
5 Komentoj »
La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"
Komenti
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.
Nu, estas granda ŝanco ke la UK de 2011 okazos en Madrido. Se tiel estus, katalunoj jam duon-akceptis organizi tiaman IJK-on.
Necesas nur instigi ilin fari tion en tia paradiza loko…
Comment de Manolo — Julio 8, 2009 #
UK + IJK en Hispanio? Sonas tre bone!!! Ibiza, iru ni!!
Comment de Roĝer Borĝes — Julio 8, 2009 #
IJK venas tien, kie oni bezonas ĝin por ekhavi lokan amuziĝon. En ĉemaraj paradizoj kutime estas bone ankaŭ sen IJK :)
Cetere, ĉu en Eŭropo oni libere reklamas bieron en televido? Rusia leĝo malpermesas montri televide homojn, kiuj trinkas bieron (kaj ceterajn alkoholaĵojn oni tute ne rajtas reklami en tv).
Comment de Ŝłàwík — Julio 9, 2009 #
Rapida respondo: en la sudo ni scias drinki ;-) aŭ, alivorte, ĉe ni ĝenerale homoj trinkas kiel sociuma agado (ĉu estas io pli plezura, ol kundividi bierumadon kun amikoj en somero, en ombra teraso?), ne kiel solula vojo al ebriiĝo.
Foje estas esceptoj, kompreneble.
Comment de Manolo — Julio 9, 2009 #
mi tute ne sciis pri tiu leĝo en Rusio, dankon! En Brazilo, biero devas esti precize je -4 gradoj, por esti konsiderita bona en trinkejo!
Comment de robinho — Julio 9, 2009 #