Monataj Arĥivoj: Junio 2009

Fotografiisto Montras Palacojn De Saddam Hussein

Jen interesa kolekto de bildoj pri la nuna situacio de la palacoj de Saddam Hussein, post la falo de la Iraka reĝimo (sekvu la ligon por vidi ĉiujn fotojn el la serio).

FOTO-KOLEKTO: “Breach“, de Richard Mosse

Memore Al Mojosulo

En Esperantujo ne facilis esti fano de Michael Jackson (1958–2009). Homoj ofte negative reagis. Eble ĉar li kantis per la Angla. Eble ĉar ili vidis nur lian vizaĝon.

Per siaj videoj kaj muziko, Michael Jackson kundifinis mojosecon en la jaroj 1980aj kaj 1990aj. Tial li meritas mencion en Mojose.

~B–O

Ĉu vi sciis ke li estis fervora libroleganto ( http://is.gd/1hoDh )? Kaj ke li prisciis Espon? Tion montras la enkonduka parolado al la reklamfilmo por ”HIStory” ( http://is.gd/1hoTy ).

Kiel Mojose-teamano, mi volas honori ĉi genian muzikisto-danciston per mia malnova (jam aliloke aperinta) traduko de la teksto de ”Liberian Girl” (interesa por lingvuloj pro la svahilaĵo!) Popteksto sen melodio ĉiam aspektas strange, do prefere vi aŭskultu ankaŭ la muzikon – ekzemple je http://fizy.com/.

LIBERIANIN’

Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe

[Ankaŭ mi amas vin – ankaŭ mi volas vin – mia kara]

Liberianin’…
Vi venis kaj venkis min
Abrupta pasi’
Liberianin’…
Konkeris la koron, in’
Sincer-emoci’

Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Samkiel en filmoj
Kiam geamantas du
Kaj ŝi flustras al li ”ĉu
Vi min amas?” kaj li plu…
”Mi amas vin, Liberjanin’”

Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe

Liberianin’
Pli fajna ol ajna gem’
Koramo el vi
Liberianin’…
Vi kisas min,
Ho, destin’
Ke faras vi ĉi

Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Samkiel en filmoj
Kiam geamantas du
Kaj ŝi flustras al li ”ĉu
Vi min amas?” kaj li plu…
”Mi amas vin, Liberjanin’”

Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe

Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Atendas mi tagon
Kiam diros vi „ho jes!“
Kaj mi same kun ridet’
Kaj ĉiamos la konfes’

Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin
Mi amas vin kara
(In’)
Mi volas vin
Mi amas vin kara
(In’)
Hu! Mi amas vin kara, mi volas vin kara, hu!
(In’)

[Esperantigis musubana laŭ originalo de Michael Jackson – ©]

Sveda Videoklipo Furoras en Hispanio

La nova televida anonco de bierfabrikanto Estrella Damm estas videoklipo el sveda bando “Billie The Vision & The Dancers“. La kerno de la anonco, registrita en la mirinda insulo de Formentera (apud Ibiza), temas pri juneco kaj la spirito de l’ Mediteraneo.

VIDEO: “Summercat“, Billie the Vision

RIMARKO: Kiam IJK okazos tie?

http://www.estrelladamm.es

Probable, La Plej Freneza Flughaveno De La Mondo

Klaku por vidi la foton en sia originala grandeco.

Piedpilka Trejnilo Por Fiŝoj

Tio ĉi ne temas pri ŝerco, via fiŝo vere povas lerni multajn piedpilkajn movojn! Ĉio estas inkluzivigita (minus la fiŝo) en la fripona pakaĵo R2 Fish Training School Kit – eĉ kompleta kurso por via besta amiko en DVD. Premiita en la foiro Global Pet Expo 2009; US$29.99 ĉe ThinkGeek.

La Plej Radikala Veturila Filmo Iam Ajn

C’était un rendez-vous (“Rendevuo en Parizo”) estas mallonga filmo far de Claude Lelouch (1976) kiu fariĝis legenda inter amantoj de aŭtoj kaj cinéma vérité.

La legendo estas, ke la kinisto muntis kameraon fronte de sia Ferrari 275 GTB kaj invitis amikon, profesia Formula1-ŝoforisto, por trairi la koron de Parizo. La trajekto estus ekde Porte Dauphine, al la Louvre, ĝis la preĝejo Sacre Coeur. La afero okazus je la leviĝo de la suno.

Sed Lelouch neniam sukcesis ricevi la proprajn permesojn por fermi la stratojn por sia aŭto, kaj la filmo-bendo nur sufiĉus por registrigi 10 minutojn! La ŝoforo kompletigis la trajekton en 08:40 minutoj, je pinta rapideco de 324 km/h. En la filmo videblas ruĝaj trafiklumoj, kontraŭ-direktaj vojoj, piedirantoj… Kiam la direktoro debutis la filmon publike, Lelouch estis tuj enprizonigita. La filmo estis malpermesita kaj iĝis subgrunda… ĝis nun. Se vi ankoraŭ ne spektis ĝin, tenu la spiron kaj ĝuu la rajdon.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.