Monataj Arĥivoj: Majo 2009
Galaksia aŭroro
La usona fotisto William Castleman regalas nian vidon per tiu ĉi mojose gapiga filmeto de la nokta ĉielo, farita laŭ la teĥniko de frosto-tempa fotografio.
Dum tuta nokto, li pafis po unu foto minute grandan areon de la ĉielo per larĝangula lenso; poste li muntis ilin en filmon je rapideco de 15 bildoj minute. Tiel, la ĉielmovo estas ŝajne akcelita. Por kapti la stel-lumon, la tempo-ekspono estis tre granda (20 sekundoj) sed tio garantias ankaŭ ke fajnaj detaloj, normale kaŝitaj al nudaj okuloj, estu brile montritaj.
La elektita ĉiel-areo havas pluson: ĝin trairas la nukleo de nia galaksio, Lakta Vojo, kies majesta ĉielitinero ĉefrolas la filmeton.
Indas tamen spekti la pli kvalitan originalan filmon ĉe Vimeo.
Mirindaj 3D-Murartoj Trompas La Okulojn
La elstaraj pentraĵoj montritaj tie ĉi estas kreaĵoj de John Pugh, kiu specialiĝis pri tekniko nomata trompe l’oeil (“trompo de la okulo”). Gigantaj artopecoj, ili estas pentritaj sur plataj muroj de konstruaĵoj por doni la impreson, ke temas pri tri-dimensiaj scenoj. Lia artaj intervenoj troviĝas en multaj lokoj de la mondo. Nuntempe, Pugh pentras la murojn de policejo en Kalifornio kaj amuzejo en Calgary (Kanado). La peco ‘Tertremo’, montrita tie ĉi en Mojose, troviĝas ĉe Main Street en la urbo Los Gatos, Usono. Ĝi estis kreita sekve de reala tertremo, kiu okazis en 1989.







Fum-libroj: Legado Ne Mortigas
Vian la plej ŝatatan libron vi povas ne nur aŭskulti sed ankaŭ “fumi”. Konatiĝu kun TankBooks, unu de projektoj de anlgaj kreemuloj, kiuj interalie posedas na Tank-magazine (Tank-ĵurnalon). Nun oni ekproponas klasikajn verkaĵojn de Kafka, Tolstoy, Hemingway, Kipling. Esperanto-verkistoj momente mankas en ĉi-listo:)
Kiel vi povas vidi ĉe la bildo, eldonaĵoj efektive estas etaj libroj en pret-a-porter formato, sur kiuj tamen tute mankas iuj timigaj frapfrazoj pri danĝeroj por la sano. Do legu kaj ne zorgu! Por mendi vian ekzempleron kontaktu rekte londonan oficejon de kreintoj.
1938: La Unua IJK (video!)

Sensona 23-minuta filmeto pri la unua IJK montras scenojn el la (tiam nomata) Internacia Junularkunveno en 1938, en kiu TEJO estis fondita. La renkontiĝo okazis en la nederlanda vilaĝo Groet, dum kiu oni fondis Tutmondan Junular-Organizon (TJO). En 1952 TJO ŝanĝis sian nomon al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kiu ekde 1956 estas la junulara sekcio de UEA. La filmo, ciferecigita danke al Esperantic Studies Foundation, finiĝas iom abrupte, sed post tiom da dancetoj kaj saltetoj oni satas, dankon.
SPEKTU: 1938, La Unua IJK [video]
Aleksander Osincev Lanĉas Blogon Pri iPhone En Esperanto

La 14an de Aprilo 2009 nia profesia kolego Aleksander Osincev lanĉis iPhoneo, blogo pri iPhone en Esperanto. Per ĝia belega WordPress-etoso, desegnita de DreamTemplate, la aŭtoroj enkondukas novaĵojn, programojn kaj ligojn rilate al la mojosa aparateto de Apple.
ALDONU AL VIA RSS-LEGILO: http://iphoneo.info/
Reta Avataro Parolas En Pluraj Lingvoj

SitePal estas platformo por krei parolantajn avatarojn. La sistemo permesas al entreprenoj krei “virtualajn laboristojn” en siaj retejoj, kiuj povas bonvenigi vizitantojn, gvidi ilin tra la paĝoj kaj respondi demandojn. En la provoversia paĝo de Oddcast, tajpu mallongan paragrafon, elektu lingvon (anglan, eŭskan, islandan, korean, turkan…), akĉenton (brazilan, afrikan, aŭstralian…), kaj la softvaro parolos. Simple nekredeble!!! Kompreneble la sono ne estas tute perfekta, sed certe sufiĉe impresa. Baldaŭ eĉ robotoj parolos Esperanton. Ni venkos.
AMUZIĜU: http://www.oddcast.com/home/demos/tts/tts_example.php
Super Mario Bros., drume
En tiu ĉi elstara video, Andrea Vadrucci drumas sur la ĉefkanto el klasika Nintendo-titolo “Super Mario Brothers”, kreita de japana komponisto Koji Kondo. La 8-bita kanto fariĝis himno en la 80aj jaroj (nu, almenaŭ por Generacio Y.)
Lenovo W700ds Revolucia Duobla Ekrano

Nova produkto de Lenovo, la tekkomputilo W700ds, distingiĝas en sufiĉe prema merkato – ne nur pro tio, ke ĝi grandas preskaŭ kiel du el aliaj konkurantoj kombine. Elpensita por profesiaj fotografiistoj, ĝi havas: duan, helpan ekraneton; numeran klavaron; tableron por desegni; kaj amaso da teknikajn trajtojn por amuzigi eĉ la plej sovaĝan videoludiston. Kun tiuj du ekranoj kaj la aldona stylus, ĝi aspektas iom kiel ido de Nintendo DS kaj Palm III. Prezo: “nur” $5.419 (usonaj dolaroj, vi!).

