Monataj Arĥivoj: Aprilo 2009

Varsovia Vento Debutas Retejon Pri Sia Podkasto

Pollanda junulara esperanto-klubo Varsovia Vento aperigis belegan retejon pri sia podkasto, VV-Elsendoj, ĉe www.podkasto.net . Vi jam scias: simple venu.

Eterne Rima: La Intervjuo de Mojose

Hip-hopa kantisto Eterne Rima diskonigas sian muzikon pere de Esperantigita, socia reto Ipernity. Mojose-teamano Laurent D intervjuis la artiston pri muziko, Japanio, kaj novaj teknologioj.

eterne-rima-12

MOJOSE: Unua demando, ĉu vi povus prezenti vin, kiel vi nomiĝas, via lando…

ETERNE RIMA: Saluton! “Eterne Rima” estas mia artista pseŭdonimo, kiu montras ke mia muziko estas “ĉiam en rimoj”, ĉiam ligita kun hiphopo kaj repado. Mia vera nomo estas Igor Wasilewski. Mi estas polo, sed mi vivas en Japanio. Tial mi uzas ankaŭ la japanan version de mia nomo, ĝi estas Washirei Goro. Nun pasas pli malpli 9 jaroj ekde la tempo, kiam mi fariĝis esperantisto.

MJS: Vi havas blogon en Ipernity kaj MySpace, tiamaniere mi malkovris vian muzikon; mi rimarkis ke vi havas propran stilon de hiphop – ĉu vi povus ekpliki kiuj estas viaj influencoj? Kaj kiun stilon vi celas krei?

ER: Mia plej ŝatata tipo de hiphopo estas la stilo de suda Usono, tiel nomata Southern Hip-Hop kaj Dirty South. Ankaŭ Crunk enkalkuliĝas ĉi tie. Do, temas ekzemple pri la urbo Atlanta, temas pri Memphis, ankaŭ la stilo el Florida estas plaĉa, kaj fine tre agrabla stilo el Houston en Teksaso. Mi volas nepre daŭrigi mian verkadon en la Dirty South-stilo. La kaŭzo estas tia, ke ĉi tiu stilo de hiphopo baziĝas forte sur sintetikaj sonoj kaj famaj drummaŝinoj Roland TR-808, TR-909 ktp. Ĝi estas jam alia hiphopo ol tiu de antaŭ 10 aŭ 20 jaroj, pli elektronika ol antaŭe. Estas malpli da samplaĵoj kaj tradicia disko-gratado preskaŭ tute ne aperas. Mi amas sonojn de sinteziloj kaj la produktadon de drumbatoj. Tial la preparado de la muzika bazo estas por mi tre grava. Kutime unue mi verkas muzikon kun drumbatoj kaj poste mi verkas repojn. Do, mi sola preparas la tutan muzikon de Eterne Rima, ĉar mi mem volas doni la formon al miaj kreaĵoj. Tio estas ege plezura okupo kaj estonte mia stilo certe daŭre iros tiun vojon.

eterne-rima-21

MJS: Kutime pri kio temas viajn tekstojn? ĉu estas festa hiphopo, ganstera stilo?

ER: Kiel mi menciis, hiphopo fakte multe ŝanĝiĝis kaj temas ne nur pri la muzika flanko, sed ankaŭ pri tekstoj. Same estas en mia kazo. Antaŭ 9 jaroj mi produktis mian unuan demo-albumon en Esperanto, titolitan “Por Miaj Gefratoj”. Tiam miaj tekstoj tuŝis aferojn sociajn kaj problemojn de la mondo, ili kritikis militojn, maljustecon en la mondo ktp. La nuna hiphopo verdire ne plu ŝatas okupiĝi pri tiaj temoj. Nuna hiphopo fariĝis hedonisma kaj eĉ iasence egoisma. Kompreneble ne ĉiam estas tiel, ĉar ja diversaj temoj ekzistas kaj estas artistoj, kiuj daŭre okupiĝas pri sociaj temoj kaj mondaj problemoj, sed la tiel nomata “mainstream”, la ĉefa moda dominacanta stilo ŝatas nun precipe jenajn temojn: mono, riĉaĵoj, ĝuo de luksa vivstilo ktp. Tio estas kritikata de iuj homoj, sed nu, tia estas realeco. Precipe la stilo Crunk ofte ne zorgas pri iuj speciale priparolendaj problemoj. Crunk havas siajn Roland-drummaŝinojn, sintezilajn sonojn kaj repadon pri plezura pasigado de tempo, pri belaj virinoj, pri la vivstilo de repuloj. Mi parolas pri tio, ĉar ankaŭ Eterne Rima nun repas pri mono, riĉa vivstilo, repmuziko kaj tiel plu. Ofte estas braggadocio, vi scias – memlaŭdo kaj fierado. Kaj ankaŭ estas unu afero – mi estas esperantisto, do mi komence repis pri Esperantujo. Tiel estis jam en la jaro 2000, ekzemple en la kanto “Ni Batalos” mi repis pri batalado por Esperanto. Kaj poste, kiam mi produktis “Venas Novaj Tempoj” en decembro 2008 kaj “Vera Senc’ ” en la komenco de 2009, mi repis tiam ankaŭ pri sindediĉo al Esperanto. Tamen fine mi decidis forlasi tiun temon, ĉar oni ja ne povas senfine repi nur pri Esperanto. Do mi uzas Esperanton kiel lingvon kaj repas en ĝi, sed pri aliaj temoj. Povas esti, ke mi verkos ankoraŭ iujn kantojn kun la temo de Esperanto, se mi eksentos iun bezonon denove pritrakti tion.

MJS: Mi aŭdis vian novan muzikon “Reĝo De La Strat’, kiu tre bonas (noto: aŭskultebla en lia retpaĝo). Ĉu vi povus ekspliki la temon?

ER: “Reĝo De La Strat’” estas ĝuste ekzemplo de tio, pri kio mi diris. Temas pri gravulo plej riĉa en la tuta kvartalo, kiu veturadas en sia Maserati kaj faras negocojn. Nokte li festas, estas multe da ĉampano kaj kompreneble belulinoj ĉeestas. Ĉiu volas fari negocojn kun la strata reĝo kaj nur li fiksas la regulojn. En lia propra paradizo kaj mondumo nur li estas la unua kaj ĉiuj lin tie respektas.

MJS: Mi aŭdis pri eldonaĵo de KD kun multaj kantistoj de hiphop, ĉu vi partoprenos?

ER: Jes, pri la projekto de Esperanta hiphopa kompilo mi scias bone, ĉar mi ricevis inviton kontribui per mia muziko. Fakte mia verkado de Esperanta hiphopo ne estas afero nova, mi jam menciis pri mia demo-albumo el la jaro 2000. Estis pri tio informoj en la 10-a numero de Rok-Gazet’ en 2003 kaj ankaŭ en interreto. Poste mi paŭzis en produktado de Esperanta hiphopo ĉefe pro tio, ke pro mia profesia laboro mankis al mi tempo por fari muzikon. Tio estis ankoraŭ en Pollando, mi laboris en hospitalo. Pli malpli en tiu tempo sub la pseŭdonimo Lunatiko mi kontribuis al Elektronika Kompilo per 2 kantoj. Tamen en hiphopo mi ankoraŭ paŭzis. Post la translokiĝo al Japanio en 2007 mi investis poste monon en tre bonan muzikilon, mikrofonon kaj preparadon de mia nova studieto. Mi celis la plej modernan muzikilon kaj plej modernajn sonojn. Kaj tiel mi revenis al hiphopo en la fino de 2008. Do, miaflanke mi estas preta kontribui al la kompilo. Eble por ke ĝi estu vere kompilo, oni bezonas plurajn Esperantajn rep-artistojn kaj eble ili ankoraŭ ne amasiĝas en sufiĉa kvanto por eldoni la kompilon.

eterne-rima-3

MJS: Ĉu vi konas alian esperantan hiphopan grupon kun kiu vi ŝatus muzikumi?

ER: Kompreneble mi observas tion, kio okazas en Esperanta hiphopo, sed hiphopaj Esperantaj artistoj estas ankoraŭ tute malmultaj. Aktivas franca dupersona Pafklik, aktivas Tone el Brazilo, aktivas ankaŭ kelkaj homoj, kiujn oni povus kalkuli eble sur fingroj de unu mano, sed vasta Esperanta hiphopa sceno estas ankoraŭ afero de estonteco. Nu, pri la sama afero mi diris rilate al la hiphopa kompilo. Oni devas atendi kaj vidi, ĉu novaj hiphopaj artistoj ekaktivos serioze aŭ ne. Ni, la nunaj Espo-hiphopuloj estas ankoraŭ minoritato, ĉu ne?

MJS: Ĉu vi ankaŭ intencas aŭ jam preparas KD-on?

ER: Mi fervore preparas materialon por mia albumo en la jaro 2009. Ĉiumonate mi klopodas produkti almenaŭ 2 muzikaĵojn. La albumo certe estos – mi planas ĝin por la aŭtuno ĉi-jare. Restas ankoraŭ afero, kiun mi pripensas, nome la eldono de klasika KD-formo aŭ nur interreta albumo kun interreta vendo por elŝuto. Mi ekhavos baldaŭ profesian manaĝeradon de sperta persono pri laŭleĝaj kaj samtempe teknikaj konsiloj rilate al kopirajtaj kaj patentaj aferoj, kiu prilaboros la interretan vendon. Ĉu eldoni ankaŭ kompaktdiskan formon, tion mi ankoraŭ ne decidas.ipod-nano-v2

MJS: Kion vi pensas pri la elŝutado de muziko per reto sen permeso? Ĉu vi kredas ke nova venda sistemo de muziko devas alveni? Ĉu vi havas opinion aŭ ideon?

ER: Elŝutado de muziko sen konsento de artisto estas certe afero malbona. Tio estas fakte plago de nuna Interreto. Muzikistoj faras muzikon certe pro sia entuziasmo kaj amo al muziko, tamen muzikaĵoj ne kreskas tuj sur arboj kiel fruktoj, oni ja devas ilin iel produkti. Por tio estas bezonate investi monon en muzikilojn, studiojn, reklamadon ktp. Necesas tiam poste ia rekompenco, tio estas precipe grava por muzikistoj, kiuj ne vendas multe kompare kun mondfamegaj steluloj. Mi pensas, ke Esperantujo estas tia, ke Espo-artistoj unue investas monon en siajn muzikajn projektojn, sed tamen ili ne povas vendi multe, ĉar la muziko vendiĝas fakte nur ene de nia Esperantujo. Sed se temas pri la interreta vendo de muziko – ho, tio estas jam tute alia afero kaj mi tre subtenas ĝin. Interreta vendo en la formo de elŝuto fariĝas pli kaj pli populara kaj ĝi estas maniero tre komforta kaj plej rapida. KD-oj estas kompreneble produktataj, sed kiel longe tio daŭros, mi ne scias.

MJS: Ofte esperantistoj kiuj volas aĉeti esperantajn muzikojn plendas ke ili devu aĉeti KD-on plenan nure aŭ plendas ke ili devu atendi semajnojn pro ricevi ĝin. Nune ke ekzistas novajn rektajn manierojn por disvastigi muzikon pli facile kaj rapide; ĉu vi proponos viajn muzikojn en iTunes aŭ aliaj retmuzikvendejoj?

ER: Jes, per reta vendo homoj povas tuj ekhavi la albumon, kiun ili volas aĉeti. Ili tute ne bezonas atendi kaj plie, ili povas pli rapide transporti muzikaĵojn en sian MP3-ludilon, kio estas ja tiom populara. Aliflanke en kompaktdiskoj estas tia ĉarmo, ke oni povas elpreni el la skatolo interesan libreton kun fotoj, tekstoj, informoj ktp. Estas homoj, kiuj tre ŝatas trafoliumi tion. Mi tamen pensas, ke kutime post la ekkono de KD-libreto oni poste koncentriĝas prefere pri muziko. Do, konsiderante ambaŭ formojn, tamen la rapida elŝuto kun MP3-oj estas maniero pli komforta kaj ĝi estas jam fenomeno de nuna tempo kaj futuro. Mi certe eldonos la interretan version de mia albumo. Pri la retmuzikvendejoj mi pli konkrete pensos tiam, kiam la albumo estos jam tute preta.

shibuya1

MJS: Vi nuntempe loĝas en Tokio. Ĉu via vivo en Japanio influencas vian kreadon? Ĉu vi povus konsili bonajn grupojn de hiphopo de tiu regiono – mi aŭdis pri “DABO”, ĉu?

ER: En Japanio hiphopo estas ege populara. Ekzistas tre multaj hiphopaj artistoj, jes, estas ekzemple Dabo, estas Zeebra, estas tre plaĉa hiphopa sceno el Chiba kun Mr. Omeri, You York kaj aliaj, estas interesa YZ el Yokohama ktp. Krom hiphopo ankaŭ dancehall kaj reggae estas lastatempe tre popularaj. Laŭ mia sento japana hiphopo havas kutime serenan, melodian karakteron kun multe da atento pri dancado mem. Ĝi ofte estas ankaŭ funkeca. Kompreneble ne ĉiam estas tiel, sed ŝajnas al mi, ke iom manketas ekzemple hardkoraj ĝenroj. Mi persone okupiĝas pri Dirty South kaj Crunk, sed ĉi tiuj stiloj en Japanio havas relative nemultajn reprezentantojn, do fakte la artistoj, kiujn mi nun indikis ne donas influon al mia kreado. Tamen hiphopo estas afero tuttera, do verdire ĝi estas ĉie la sama. Ĉu en Japanio, ĉu en Usono, ĉu sur ĉiuj kontinentoj. Nur la subĝenroj kaj loke preferataj stiloj iom diferencas, sed fakte ĉio estas hiphopo.

Paĝoj de ETERNE RIMA:

http://www.myspace.com/eternerima

http://eternerima.ipernity.com

Porinfana Bildstrio Legeblas En Esperanto

Horácio, la bildstria persono kreita de brazila desegnisto Maurício de Souza, ankaŭ legeblas en Esperanto. La prahistoriajn aventurojn de la Tyrannosaurus rex-ideto tradukas (iom pirate) la blogisto Fernando Maia, ekde Marto 2008. Li (la dinosaŭro, ne la tradukisto!) estas ĝentila, prizorgas la proksimulon kaj ne manĝas viandon. Nun li eĉ parolas internacian lingvon por kunigi la homaron – jo’, Horacjo rokas.

horacio

POR PLIAJ BILDRAKONTOJ: http://horacioesperante.blogspot.com/

Peĉakuĉo pri Esperanto

En hispana tutlanda universitato, UNED, grupo de junaj instruistoj organizas prelegaron laŭ sistemo peĉakuĉo. Ĝi estas vigla prezento sistemo per kiu la prelegonton povas disponigi al si 20 bildojn, kiuj montriĝos po 20 sekundoj (entute, 6m40s da prezento-tempo).

Pasintan 21an de aprilo, esperanto estis unu el la temoj de la prelegaro. Jen la prezento (sen la voĉaj klarigoj). Kompreneble, la plejmulto estas hispanlingva.

Mal-ŝuojn Atendas Granda Onteco

Sciu ke ne plu mojosas ŝuoj kiun vi trovas en la paĝoj de ĵurnaloj kaj en la stokoj de grandvendejoj. Provu alkutimiĝi al neamasaj ŝuoj, kiujn vi parte kreas mem! Elektu kolorojn, materialojn kaj ĝuu piediradon sub multaj rigardoj plenaj de admiro kaj envio.

Unue tamen konatiĝu kun manifesto kaj galerio de Malŝuoj (itallingva sed sufiĉe komprenebla pro siaj frapvortoj kaj bildoj). Oni prezentas novan specon de ŝuproduktoj: la plando estu en la formo de duonluno. Sciencaj esploroj kaj testoj je volontuloj konfirmas, ke ĉi-tio ebligas pli korektan korp-situon kaj pli trejnos viajn muskolojn dume vi piediras. Krom la fukciemo, konsideru la disegnon, malmultaj uloj ĝis nun ekhavis ĉi-ŝuojn. Kreŭ kaj profitu unikecon ĝis kiam tio iĝas modo!

Antiscarpe

Printu Per Kafo

11

Imagu tion: vi devas skribi malfacilan raporton. Por koncentriĝo vi preparas iom da kafo. Antaŭ la komputilo vi lante trinkas la kafon, dum vi per fingroj kaj vekiĝanta cerbo solvas la taskon. Poste – vi malplenigas la kafofiltron en la inkujon de via printilo. Vi komencas ŝovi la inkujon dekstren kaj liven permane. Iom post iom aperas papero kun via raporto, presita tute per postkafaĵo kaj manforto…

Tio povas nun iĝi veraĵo dank’al invento de Jeon Hwan Ju, kiu fasonis la naturamikan printilon RITI por dizajnokonkurso. Laŭ onia scio ĝi ankoraŭ ne amasproduktiĝis, sed espereble la kafprintilo iam estos vendata… Kaj se vi teemas, neniu problemo: RITI ankaŭ povas uzi eluzitajn tefoliojn kiel inkon… Ĉu taŭga ilo por moderna gufujo?

[fonto: interalie http://is.gd/iihX]

11 Malaperitaj Bestoj Kiuj Estis Fotitaj

Artikolo verkita de EcoWordly asertas, ke la nuna malaperiĝa rapideco estas inter 100- kaj 1000-oble pli alta ol la mezonombro, tiel ke onia tempo povas esti konsiderita la 6a periodo de amas-malapero en la historio de la planedo. Dezegnaĵoj kaj fosilioj certe povas helpi nin kompreni antikvajn speciojn, sed fotografioj estas eĉ pli inspiraj.


Tasmana Tigro


Kvagao


Ora Bufo

LEGU PLI: 11 Extinct Animals That Have Been Photographed

Dizajno De Komputilaj Mastrumsistemoj, 1981-2009

Tra la jaroj, pluraj grafikaj uzant-interfacoj kiel OS/2, Macintosh, Windows, Amiga, Linux, Symbian kaj aliaj klopodis plibonigi la rilatojn inter homo kaj maŝino. Dizajna blogo WebdesignerDepot publikigis interesegan artikolon pri la evoluo de grafikaj komputilaj mastrumsistemoj ekde la 70-aj jaroj ĝis nun. Sekvu la ligon por pliaj bildoj.

Ve, Ni Estas Malgrandaj

Pardonon, la teksto estas nur anglalingve, sed la bildoj meritas la penon.

Ekmuziken per fizy!

Ĉu la plej facila maniero trovi – kaj aŭskultigi! – retan muzikon ĝis nun?

Iru al

http://fizy.com/

kaj entajpu kion ajn   ··{](^_^)[}··

[titolon kaŭ artiston kaŭ…]

Ĉu vi sukcesas diskĵokeili ankaŭ je Esperanta muziko? Dividu kun ni viajn trovojn en la komentopaĝo…
Follow

Get every new post delivered to your Inbox.