Monataj Arĥivoj: Marto 2009

Kiel Ŝpari Vaporon Absolute Senzorge

Ekhavu en via kuirejo la novan eko-forneton “Osmos”, kreaĵo de la angla disegnisto Jonathan Banton.  Ĝi estas nur flakono, kiun oni metas sur la poton en kiu oni estas  kuirantaj. Tiu flakono malebligos  al vaporo perdiĝi en aero kaj do la vaporo de  kuirado  amasiĝos interne de la flakono. Imagu,  vi povus uzi Osmos-on, ekzemple, por akvumi la  semojn de herbo (salatfolietoj, soio  ks) kaj kreskigi ilin,  tielmaniere bongustigante  siajn manĝaĵojn. Kaj poste manĝu vian manĝaĵon feliĉa, ĉar krom disegno kaj utilo por naturmedio, estas plibonguste uzi Osmos-on! 

osmos

Kiel Alkroĉi Dosieron En Gmail El Vindoza Kunteksta Menuo

Jes, eblas alkroĉi dosierojn en Gmail aŭ YahooMail rekte el la kunteksta menuo de Windows. Affixa oferas tiun eblecon senpage por privata uzo kaj ekde £2 por entreprenoj. Simple instalu la etan softvaron kaj elektu “Launch Gmail after creating a draft message”.

Nun vi povos dekstre alklaki “Sendu al -> Poŝtricevulo”  el la kunteksta menuo por alkroĉi dosierojn. Vi devos esti ensalutita en Gmail pere de via defaŭlta retumilo; tiam la programo portos vin al “Nova Mesaĝo”, preta por sendo.

Okulvitroj Vintage Por La Printempo 2009

Pasintvendrede Itala dizajnisto Carrera lanĉis novan produktaron de okulvitroj laŭ la stilo vintage. La Novjorka festo ĉe Angel Orensanz Foundation rememoris pri la ’80aj jaroj; gastoj vestis sin laŭ tiu epoko, hararoj iĝis frenezaj kaj surprize koncertis Blondie, kiu ludis la (ege malofte ludatan) kanton “Rapture”.

La okulvitroj, haveblaj en kvar stiloj kaj 26 malsamaj koloroj, aĉeteblas de Bloomingdale’s kaj Solstice, je prezoj inter $120-$150.

La Patrino de Ĉiuj Funkaj Akordoj

Israela muzikisto Kutiman kreis tutan albumon per video-specimenoj elĉerpitaj el YouTube. Advokatoj nun klopodas klarigi, ĉu la verko estas laŭleĝa aŭ ne; dume, spektu la revolucian unuan trakon, “The Mother of All Funk Chords”, kaj opiniu en nia komentejo.

Pafklik: La Intervjuo de Mojose

La malbonuloj de Esperantujo parolas pri arto, feko, kaj la politikoj de nia movado. (Ne.)


Albumo de La PafKlik

La Pafklik estas bando el 2 kantistoj el Francio. Unuaj impresoj pri la ĵus lanĉita KD Fek Al Esperanto estas tre pozitivaj – pakaĵo estas bela kaj profesia, fotoj kaj prezento de la tekstoj brilas. Pli grave, la kantoj vere bonas kaj estas tre kreivaj; oni trovas ĉiujn stilojn de hip-hopo, dum tekstoj estas amuzaj/seriozaj/frenezaj. Kantoj kiel “Bum bum kanabis”, “Fek al esperanto”, “Urbo paranoja” kaj aliaj probable fariĝos himnoj en la komunumo.

Laurent D : Saluton, Pafklik. Unue ĉu vi povus prezenti vin kaj iom diri kiel vi esperantiĝis kaj klarigi kial la bando nomiĝas “Pafklik’ “?

Platano: La Pafklik estas repgrupo el Parizo kiu nur ludas esperantlingve. Mi esperantiĝis antaŭ 10 jaroj. Mi esperantiĝis per interreto kaj aŭskultante Radion Esperanto, ĉe liberecana radio kaj poste mi aktivis en JEFO.
Katakana: Mi estas Katakana, mi esperantiĝis sole per libroj kaj programoj. Ni pensas ke la nomo Pafklik kongruas kun nia muziko.

Laurent D : Ekde kiam vi ekkantas hip hop ? Kiuj estas viaj modeloj en hip hopa muziko?

Platano: Persone mi ekkonis la hiphopon en 1989… La Malnova lernejo. Tiel mi aŭskultis, hejmprovis, provis por amuziĝi. Sed neniam faris ion serioze. Mi iom ankaŭ skrapas (scratch-as) ekde 2001. Sed la unua provo en esperanto estas 2002, tiam mi verkis “Fek al Esperanto” estis ne tre serioza.. Mi poste renkontis Katakana kiam li ekkomencis paroli esperantlingve estis en 2005.
Katakana : Mi ekrepis kiam ni kreis la Pafklikon. Unue mi nur faris instrumentaron kaj poste decidis repi ankau. Do, ekis kun la kanto “Jen la Pafklik”, kaj poste mi decidis dauri kun aliaj kantoj ĝis fari tutan albumon.


Laurent D : Rakontu iom kiel vi preparis kaj kiel vi sukcesis registri tiun albumon ?

Platano: Kiam Flo el Vinilkosmo sciis pri la fakto ke ni ekkomencis krei la grupon li lanĉis ideon de la hiphopa kompilo. Katakana ekkomencis mem krei instrumentaron kaj ni faris Ĵen la Pafklik’… Ni devas diri ke en tiu epoko ni estis kun Armelle kaj eĉ iomete kun Melono.
Sed kiam ni pli laboris pli serioze nur restis ni du. Ni faris nian unuan koncerton en Festo 2006.
Poste ni decidis registri 3 kantojn por la hiphopa kompilo. Estis bona ideo por ekkoni studio-laboron, ni multe lernis. Ĉar la kompilo ne tiom rapidigis ni ekplanis produkti la unuan albumon de la Pafklik.

Katakana: Unue ni muzikis iom amuzante, sed pli kaj pli poste iĝis ja laboro: krei instrumentarojn kun altkvalita sono, trejni nian voĉon, kontakti homojn por mankantaj sonoj, zorgi pri la albumskatolo… Ni ĝojis kiam finfinis.


Laurent D : Kion novan vi volas alporti al hip hop ?

Platano: Esperanton unue, kaj ĉefe… Dua afero estus humuro. Antaŭ 10 jaroj estis humuro en la Hiphopo. Nun estas nur aktoroj kiuj rolludas la plej gangsterema, estas tiom teda. Tiuj fekaĵoj estas nur ludo por amuzi infanon. Kiam mi aŭskultas muzikon, mi prifajfas la vivon de la artisto. Kiel diris Rackim “ne gravas el kie vi venas, sed kien vi iras”.
Katakana: Mi volus alporti novan sonecon de voĉo al hiphopo, dank’al esperanto. Fleksiblas la lingvo, do oni vere povas uzi tiun avantaĝon hiphope kaj en aliaj muzikstiloj.

Laurent D : Pri la albumo, kiuj ĉefaj temoj estas kantitaj ? Kiel vi trovis la (mirindan ?) ideon verki la muzikon « fek al esperanto » ?

Katakana : Eĉ se la titolo de la albumo estas “Fek al Esperanto”, la enhavo ne temas multe pri esperanto. Ni ne volis – kaj ne emis – fari la saman tedan eraron kiel multaj esperantistoj, t.e. paroli nur pri esperanto. Do, la temoj estas diversaj, estas humuro, multe da ironio kiel karikaturoj de repgangsteroj kaj komerckantistoj, socikritikoj kaj kelkfoje ĉi-ĉio miksita… Ni ambau amuziĝis kaj seriozis farante la kantojn, do la temoj kaj la repstiloj estas diversaj.
Platano: Imagu unu repgrupon kiu ĉiam dirus Usono bone fartas, la prezidento bonegas. Same en Francio, sonas stulte. Tiel ni ekpensis tiun krudan parolon…  Al mi ŝajnis ke evidente estas ŝerco, kiel paroli en Esperanto kontraŭ Esperanto (ĉar mi ne estas denaska esperanto-parolanto). Sed tamen verŝajne kelkaj homoj estis ŝokitaj; tio montras ke Esperanto iĝis kvazaŭ religio. Por ni Esperanto estas “nur” lingvo, kiun malsufiĉe da homoj parolas.

La PafKlik koncerte


Laurent D : Ĉu vi jam koncertis ĉe esperantujo aŭ kun aliaj spektantoj ? Kiel la spektantoj reagis?

Platano: Ni jam ludis almenaŭ 10 foje. En esperanto renkontiĝo dum Festo (Francio), IS (Germanio), AS (Polando kaj Slovakio), kaj ni ludis 2 foje en Parizo antaŭ ne esperantistoj. Fakte kelkaj esperantistoj verŝajne multe ŝatas, ni tion sentis dum la unuaj koncertoj (estis io tute nova en Esperantio.) La plej stranga dum parizaj koncertoj estas ke kelkaj ne esperantistoj ŝatas nin ankaŭ, ili volas scii kiel aspektas esperanto-lingvo kaj miras “bele sonas” ktp..
Katakana: Ja, plezurigis nin ke nia muziko plaĉis al esperantparolantoj kaj aliaj. Kelkaj esperantistoj ne komprenis la koncepton de “Fek al Esperanto” kaj eble vundiĝis de la insultoj. *rido*

Laurent D : Kiam okazos la venontaj koncertoj ? Ĉu nova albumo estas jam
projektita ?

Platano: Ni eble faros iel unu aŭ du kompilaĵojn de HipHopo (en esperanto) mi ne tro parolas pri tio ĉar nenio klaras. Pri koncertoj certe multe dum la venonta somero… Ni ekkonstruos la kalendaron baldaŭ.
Katakana: Novaj kantoj venos, ni pensas.

Laurent D : Lasta demando, ĉu vi estas gangsteroj esperantistaj ?

Platano: Kion? Ĉu vi dubas pri?
Katakana: Ni estas LA gangsteroj esperantistaj, ne ŝercu kun ni…

http://www.ipernity.com/home/lapafklik

http://www.myspace.com/lapafklik


Rultabulo, 2.0

nova ilo por konkeri ajnan surfacon

Divenu ĉu tio-ĉi estas okulvitroj por iu sportemulo. Fakte tute ne temas pri okulvitroj, sed iom rilatas al sportemuloj movemuloj. Tio-ĉi estas frukto de inspiriĝo kaj laboro de juna itala disegnisto Francesco Sommacal, al kiu Jurio de la prestiĝa internacia konkurso Red Dot Design Award aljuĝis la premion en kategorio “Ripoziloj/amuzigiloj”. Praktike ĝi estas hibridaĵo de glitkurilo (skateboard), surfilo (surf board) kaj neĝkurilo (snowboard) – transportilo je 2 radoj, fleksema kaj leĝera, ĉar farita de ŝtalo kaj aluminio. La “360” (originala nomo, cŭ ne?) ebligas konkeradon de ajna superfaco kaj estas facilega en uzo: oni simple metas la piedojn ene de  radoj, prenas la taŭgan korp-pozicion kaj ekas la moviĝon. Esploru aliajn mojosajn detalojn ĉe belega paĝaro de la kreinto kaj lia kreaĵo.

Kreu Vian Propran, Manskriban Tiparon

Reta servo YourFonts ebligas krei unikan TrueType-tiparon el via propra manskribado. Labortabla versio de la softvaro kostas US$49, sed la reta versio estas tute senpaga. Vi nur bezonos printilon, skanilon kaj iom da tempo por fari ion vere eksterordinaran. La procezo estas simpla: unue elŝutu la PDF-ŝablonon, printu ĝin, kaj desegnu ĉiujn literojn indikitajn manskribe. Kiam preta, alŝutu la skanigitan folion reen al YourFonts, antaŭrigardu por kontroli ĉu la rezulto estas plaĉa, kaj finfine ĝuu vian tajloritan tiparon. Aldone, vi povas uzi la servon sen printi nek skani – kaze ke vi ĉiam revis krei frenezajn simbolojn, simple ŝargu la PDF-on en Adobe Illustrator kaj plenigu la kradon per ajna Esperantaĵo.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.