Monataj Arĥivoj: Februaro 2009
SMS-i Espe…

cxu tro retro-e?
Ĵus havinte la oportunon sendi multajn tekstmesaĝojn en Espo, mi eksentis ĝenan mankon de nialingvaj SMS-mallongigoj. Jes, verŝajne la tuta mondo baldaŭ havos porteblajn unikodajn retpoŝtilojn… Sed lasu min resti en la retro-mojosemo… :-)
Preskaŭ ĉiu konas Anglalingvajn SMS-mallongigojn kiel ”I O U” [aj oŭ ju] ’mi ŝuldas al vi’, ”LOL” = ”laughing out loud” ’ridegas’, aŭ ”hi m8” [haj mejt] ’hej amiko’. Frazmallongigoj de la LOL-speco certe fiaskos E-uje, ĉar… mankas uzantoj! Kiom ofte vi mem tekstmesaĝis Esperante, kaj kun kiom da homoj? Mi povus inventi miajn proprajn (ekz-e TBA ”tre bone, amiko!”), sed estus malfacile disvastigi ilin ekster limigita amikaro. La Anglalingvaj mallongigoj sukcesis ĉar milionoj da homoj enmensigis ilin.
Male, mallongigoj de la I O U-speco (oni uzas la prononcon de la simboloj) certe eblus ĉe ni. Kaj tre oftaj vortetoj kiel ”ne”, ”kaj” kaj ”vi” eblus kurtigi.
n tro aw2 kion diras via pa3no!
Antaŭ kelkaj jaroj mi ekhavis la ideon uzi majusklajn literojn (ABC ktp.) laŭ ties memstara prononco, do MJse = mo-jo-se. (vera ribelulo kompreneble neniam majuskligas laŭregule!) ”@” jam havas la pronocon ”ĉe”, kaj diversajn oftajn ideogramojn poŝtelefonajn ($, € k.a.) oni eble povus uzi simile aŭ iele.
a@tu viNn!
Ĉu ’stus mojose aŭ infanece uzi apartan signon por fina ”-as”? kion v pns$?
k kion pri l Vrt& ”cxu”? c maks-e kurtigi gxn? ¿entute uzi?
,entu v!
Sama modelo, malsamaj aĝoj
Fotografia retejo DigitalPixels furoras ĉisemajne en Digg pro publikado de foto-seanco pri unu sama modelo, je 6 malsamaj “aĝoj” (kosmetikaĵoj faras miraklojn!).
Dek-jaraĝa vizaĝo:

Dudek-jaraĝa vizaĝo:

Tridek-jaraĝa vizaĝo:

Kvardek-jaraĝa vizaĝo:

Kvindek-jaraĝa vizaĝo:

Kvindek-jaraĝa vizaĝo:

La fotoj estis faritaj de Inez van Lamsweerde (Vogue Paris) kaj Vinnodh Matadin.
Monato lanĉas PDF-version, maltrafas jarcenton

En la 20a jarcento, la prezoj de la varoj estis kalkulitaj laŭ la distribuadaj kostoj. Esence, temis pri fizika spaco en vendejo – bretoj. Sed la 21a jarcento funkcias ankaŭ alimaniere; ĝia plej elstara medio, Interreto, estas landogranda ekonomio kie normale la prezoj de aĵoj estas “nulo”. Tio estas senprecedenca kaj fakte tute kompreneblas, ke ne ekzistis ekonomiaj modeloj por senpagaj aĵoj ĝis nun. En cifereca mondo, ekzistas 2 negocmodeloj ĉirkaŭ senpagado: la tradicia modelo, kiu nomiĝas du-flanka merkato, kaj la nova modelo, konata angle kiel “Freemium” (free+premium), bazita sur la ebleco komerci du malsamajn versiojn de produkto. (La tradicia modelo transiras pli kaj pli al la nova modelo). La ĵusa apero de PDF-versio de Monato, la plej grava revuo en Esperanto (eldonata de Flandra Esperanto-Ligo kaj legata tutmonde), montras ke oni ankoraŭ ne bone komprenas la novan ekonomion. Ĉu iu en la mondo legas, regule, AJNAN revuon en tiu formo? Ne. PDF utilas, kaj fakte tre bonas, kiam oni volas printi dokumenton; sed por ordinara legado, komputila ekrano ege malbonas. La solvo: pligrandigi la revuon (8.000-vortaj artikoloj! tutpaĝaj plenkoloraj fotoj! moderna aspekto!) kaj krei retejon kun altkvalita enhavo. Altkvalita enhavo estas 1. la TUTA enhavo de la presita revuo (liberigu ĝin!), ne por legi – ĉar neniu legos ĉion – sed por ke ĝi estu referencita tra la reto; neniel en PDF-formo sed jes ja en ordinara teksto-formo, plibeligita de profesie farita stilfolio; kaj 2. originalaj, mallongaj artikoloj pri mondaj novaĵoj, tiel ke retemulaj esperantistoj legos ĝin aŭtomate per RSS (Monato jam publikigas RSS-fluon, kvankam la kompleta enhavo legeblas nur de abonantoj). Estas pluraj manieroj mezuri Interretan sukceson: adeptoj ĉe Twitter, amikoj en Facebook, Farbskatol-voĉdonoj, ligoj el Libera Folio. Ili ĉiuj estas senpagaj, sed kontribuos al la plej grava metriko: abonantoj de la fizika produkto, la revuo Monato. Retaj statistikoj havas rektan rilaton kun la reala ekonomio – la monero nuntempa estas PageRank, kaj oni konvertos la aperon ĉe l’ pinto de serĉo-rezultoj al trafiko en la retejon, kiu siavice kreskigos la kvanton de pagitaj anoncoj (kaj en la retejo, kaj en la revuo). Revuoj havas plurajn enspezfontojn, sed ĉiukaze ili estas entreprenoj kiuj vendas spacojn por anoncoj. Pro tio, ĝi devas sin teni per la anoncoj, ne nur por la abonantoj. Anoncoj daŭre estos efikaj kaj revuoj sendube restos taŭgaj por anoncantoj. Monato ne estas ĵurnalo, nek eta semajna gazeto; ĝi estas la ĉiumonata referenca publikaĵo en Esperanto. Oni ne konkuras kontraŭ Interreto, samkiel libroj ne konkuras kontraŭ Interreto. Temas pri malsamaj medioj. Monato povas havi rekordan jaron en 2009, sed tio postulos lerni kiel sukcesaj revuoj kiel The Economist, Wired, Nature aŭ Science adaptiĝis al negocaj modeloj de la aktuala jarcento.