Britney Spears Kaj La Interreta Marketingo
Januaro 10, 2009 at 1:57 ptm | In Muziko, Teknologio | 7 CommentsTags: britney spears, facebook, harvard, laboro, myspace, SEO, techcrunch, twitter, youtube

Temas pri unu el la plej sukcesaj ekzemploj kiel mastrumi markon en Interreto: reĝino de la tiel nomata “Google Zeitgeist” dum du sinsekvaj jaroj, aktive reprezentita ĉe YouTube, Twitter, Facebook, MySpace… ni parolas, sendube, pri famulo je tre vigla marketinga kampanjo en Interreto. TechCrunch atentigas nin pri labora oferto publikigita de Harvard: la serĉo de profesiulo por la posteno de “Britney Spears 2.0 Media Manager”, kapabla je la iloj de Google Analytics, SEO kaj SEM; konstruado, lanĉado kaj administrado de virtualaj komunumoj; fanatiko pri sociaj retoj kiel Facebook aŭ MySpace; blogisto pri teknologio; kaj frua adoptanto de novaj medioj kiel Twitter. Indas okulumi la detalajn postulojn de la laboro kaj sindemandi kiuj, el tiuj kapabloj, komencas esti parto de la profesia scipovo atendita de laboristoj en la 21a jarcento. Tiu ekzemplo de Britney Spears montras, ke dum teknologio malaperigas kelkajn profesiojn, ĝi ankaŭ kreas aliajn novajn laborpostenojn.

7 Komentoj »
La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"
Komenti
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.
“Brando”??? Brando estas alkohola trinkaĵo. Vi celas al “marko”.
Kaj “marketingo” estas tute nenecesa sinonimo de “merkatado”.
Cetere, forstreku la duan “pri” en la unua frazo.
Comment de John Wells — Januaro 11, 2009 #
Dankon John pro la atentigo, mi korektis la afiŝon! Sed la vorto “marketingo” ankaŭ estas uzata de Esperantistoj, vidu ekzemple ‘Le Monde Diplomatique’ http://eo.mondediplo.com/article731.html aŭ la reta vortaro de Sonja Kisa http://www.kisa.ca/vortaro/index.php?letter=m . Cetere gratulon pro via interesega blogo! ( http://vortaro-blogo.blogspot.com/ )
Comment de Roĝer Borĝes — Januaro 12, 2009 #
Ankaŭ mi miras pri “marketingo”, efektive. (Ĝenerale, iu ajn vorto rekte el la angla kun angla gramatika sufikso “-ing” ankaŭ enportita en la Esperantan radiko ŝajnas iom dubinda kaj lingve pigra al mi. “La senpensa importingo de anglaj substantivaj participoj estas proceso de dumbingdowno de Esperanto kaj ignoringo de la rimedoj de Esperanto mem. Tia englishifyingo de Esperanto estas weakeningo de la lingvo.”)
PS: La vortaro de Sonja mencias “merkatado” kiel la unuan elekton, kaj notu ke multaj vortaroj priskribas la lingvon, ne nepre kun aprobo de la vorto. Mi ne posedas ŝian fontvortaron de Krause, sed pro aliaj diskutoj, mi scias ke ĝi enhavas multajn tiajn observatajn vortojn, kun (tro subtila) simbolo, kiu indikas evitindecon, sed kiun multaj homoj ne rimarkas, kaj simple pravigas “Nu, la vorto aperas en Krause, do ĝi uzindas!”.
(Krome, eĉ la ege akceptema PIV ne enhavas “marketingo”… :)
Comment de russ — Januaro 21, 2009 #
Hej, planlingvistoj!
Jen nova projekto por vi: Esperantingo! La frikinga nova esperantido! Aŭ ĉu Esperingo? ;-)
Cetere, mark-et-ing-o estas tute bona espa vorto…
(Devas esti ia poŝo, ĉu ne?!)
Comment de Bjørn A. Bojesen — Januaro 30, 2009 #
mi opinias ke “merkatado” pli temas pri proceso, kaj alia “merkatiko” estas arto (aŭ scienco, ĉitie oni denove diskutu, hahaha)
rigardu kio okazis al ĉi-ligilo
http://www.kava-pech.cz/trip-kaest2006e-esperanto.html
se vi alklakas mian nomon (ĉe temo A), la titolo de prelego (marketingo lalalalala) jam iĝas tute korekta (merkatiko lalalala)
Comment de kataluna — Januaro 31, 2009 #
Wells kaj Russ pravas: marketingo sukas. ;)
Comment de Roĝer Borĝes — Februaro 24, 2009 #
jen la solvo!
marketing·o → merkat·esplor·o/esplor·ad·o/stud·o/scienc·o
(fonto: “La Bona Lingvo”
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_M )
Comment de Roĝer Borĝes — Aŭgusto 4, 2009 #