Monataj Arĥivoj: Januaro 2009
Kreu Tekstan Arton per Wordle

’Chu vi pretas ?!’ pretiĝis per Wordle…
La ĉi-supra afiŝo aspektas sufiĉe mojosa, ĉu ne? Eble vi rekonas pri kio temas: la iama furorkanto ”Chu vi pretas” far Dolcxamar. La vortoj grandas laŭ ofteco en la origina teksto. (Tre oftaj vortetoj [’vi’ k.a.] estas intence forigitaj.)
La artaĵo kreiĝis per la interreta programo Wordle (’Vortjo’), kiu troviĝas je http://www.wordle.net/ . Per ĝi ĉiu facile povas krei mojosajn vortartaĵojn – nur necesas ia teksto, retkonekto kaj Java-hava foliumilo.
Beardyman, Hillary Hahn duelas buŝtamburade ĉe DLD
DLD (Digital, Life, Design) estas “la Eŭropa konferenco por la 21a jarcento” kaj prezentas novaĵojn je la kampoj de scienco kaj kulturo. Entreprenisto Martin Varsavsky estis tie kaj filmis tiun ĉi duelon inter violonistino Hillary Hahn kaj buŝtamburisto Beardyman. (Ni certas ke Mojose-kontribuanto Nehundo inpiriĝos por venonta IJK.)
Britney Spears Kaj La Interreta Marketingo

Temas pri unu el la plej sukcesaj ekzemploj kiel mastrumi markon en Interreto: reĝino de la tiel nomata “Google Zeitgeist” dum du sinsekvaj jaroj, aktive reprezentita ĉe YouTube, Twitter, Facebook, MySpace… ni parolas, sendube, pri famulo je tre vigla marketinga kampanjo en Interreto. TechCrunch atentigas nin pri labora oferto publikigita de Harvard: la serĉo de profesiulo por la posteno de “Britney Spears 2.0 Media Manager”, kapabla je la iloj de Google Analytics, SEO kaj SEM; konstruado, lanĉado kaj administrado de virtualaj komunumoj; fanatiko pri sociaj retoj kiel Facebook aŭ MySpace; blogisto pri teknologio; kaj frua adoptanto de novaj medioj kiel Twitter. Indas okulumi la detalajn postulojn de la laboro kaj sindemandi kiuj, el tiuj kapabloj, komencas esti parto de la profesia scipovo atendita de laboristoj en la 21a jarcento. Tiu ekzemplo de Britney Spears montras, ke dum teknologio malaperigas kelkajn profesiojn, ĝi ankaŭ kreas aliajn novajn laborpostenojn.
