La Nederlanda Biciklo
Oktobro 12, 2008 at 1:15 ptm | In Dizajno | 2 CommentsTags: anders jakobsen, biciklo, eindhoven, lagombra, nederlando
Sveda artisto kaj projektisto Anders Jakobsen, ankaŭ konata kiel Lagombra, kreis biciklan rollercoaster por MU Art Foundation en Eindhoven, Nederlando, okaze de la ĵus finita ekspozicio “La Nederlanda Biciklo“. Konstruita de kruda ligno kaj per simpla ĉensegilo, la instalaĵo similis al onda serio de faligitaj domenlud-pecoj. Kun timegaj turnoj kaj alta pinto je preskaŭ du metroj, la mallarĝa instalaĵo estis malferma al iu ajn kiu volis riski vivon – aŭ korpoparton – en rava rajdo. (Laŭ la MU-a direktoro, nur unu riskemulo sukcesis kompletigi la cirkviton.) La ekspozicio celis montri kiel ĉi tiu ordinara objekto restas kerna temo de esploroj, desegno, kaj kreiva esprimo.

2 Komentoj »
La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"
Komenti
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.
mi estas ofta biciklisto.. kaj fojfoje iras al vojoj por montaj bicikloj… kaj oni povas vidi que la vojo de la artisto estas tiom mallarĝa… estas malfacile kontri biciklon sur tian vojon..
sed ja belas!
Komento de ::jubilo::haku:: — Oktobro 12, 2008 #
ŝike… :->
sed kiel oni diras ’rollercoaster’ espe?
Komento de Bjørn A. Bojesen — Oktobro 14, 2008 #