Kial Twitter?
Julio 21, 2008 at 10:52 atm | In Teknologio | 5 CommentsTags: twitter, web20
Multaj homoj nuntempe demandas sin, “Mi aŭdas ke Twitter estas interesa por la Ret 2.0 grupo, sed mi tute ne komprenas ĝin!” Eĉ antaŭnelonge aperis blogero pri kiuj indas sekvi per Twitter, sed tiu verkanto eĉ ne uzas Twitter, kaj mi volas konvinki lin.
Twitter estas nur interesa, se vi uzas ĝin grupe, kaj tiel iom malfacilas ekkompreni ĝian utilon. Ĝi kvazaŭ estas maniero scii kion homoj faras inter siaj blogeroj, ekzemple. Se mi rigardas filmon, mi eble skribos pri tio en Twitter, sed tute ne indas sendi retpoŝton aŭ verki blogeron pri tio. Ankaŭ pro ĝia 140-signa limo, oni devas vere koncentriĝi pri kio vere interesas, kaj do oni ricevas ĉion resume.
Jen filmeto pri Twitter ĉe dotsub.
Vi kompreneble rajtas sekvi min (ChuckSmith) kaj (Esperanto) aŭ aliaj interesuloj. Se vi havas konton ĉe Twitter, nepre komentu ĉi tie por ke ni povu sekvi vin!
5 Komentoj »
La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"
Komenti
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.
Do, Twitter estas maniero tute memdecide fordoni ĉion el sia privateco …
Mi ne komprenas, kial ĉiu devu scii, kion mi nun faras.
Komento de Paŭlo Ebermann — Julio 21, 2008 #
Vi ne nepre devas informi ĉiuj pri via privata vivo. Vi povas tajpi pri kio vi volas dum tiu momento.
Komento de oniponi — Julio 21, 2008 #
Vi povas elekti KIU rajtos scii pri vi. Kiel diris Chuck en la artikolo, Twitter estas plej utila kiam oni uzas ĝin je grupo. Ekzemple, vi estas en Britio, kaj respondas al la ĉefa Twitter-demando: “Kion vi faras nun?”. Vi tajpas: “Mi promenas en Londono”. Subite, pluraj amikoj viaj respondas “hej, mi ankaŭ estas ĉi tie, ĉu vi volas vespermanĝi en la restoracio X en Picadilly Circus?” aŭ “nepre vizitu la ekspozicion pri Esperanto en Trafalgar Square”…
Komento de Roĝer Borĝes — Julio 21, 2008 #
Oniponi tute prave atentigis, ke oni ne nepre DEVAS scii kion vi estas faranta nun. Tamen se vi VOLAS diskonigi tion, ekzistas ILO por tio.
Ankaux Roger bele priskribis cxefan utilecon de Twitter. Laux mi, simila etika demando vekigxas ankaux pri cxeretaj fotaroj: memkompreneble vi rajtas NE publikigi fotojn de gefamilianoj aux kolegoj, sed se vi EMAS disdividi iun belan foton kun _cxiuj_ aux _multaj_ aux _kelketaj_, estas ebleco tion fari.
Komento de kataluna — Julio 21, 2008 #
iPernity, Nireblog, youtube, Facebook, Google Video, Yahoo News, Twitter, … kaj en esperanto Monda Kalendaro, Libera Folio, Amikumu, forumoj de TEJO, forumoj de Lernu.net, ktp, ktp… ufff… la tago nur havas 24 horojn.
Ne eblas sekvi cxiujn artikolojn de viaj sxatoj, amikoj kaj familianoj… pro tio, projektoj kiel http://www.klaku.net vere estas fruktodonaj cxar en 2 sekundoj per unu vido vi informigxas tre rapide pri multajn malsamajn novajxojn.
Komento de Vincent — Julio 25, 2008 #